La Ŝatokupo de Dio

La Ŝatokupo de Dio

Bruno Ferraro

Foje antaŭ longa tempo demandis unu riĉa kaj honora romianino al rabeno Jossi ben Chalafta: "Kion faras Dio tutan tagon?"

      La rabeno respondis al ŝi: "Li edzigigas parojn. Li elektas kiu edzigos al iu. Tiu ĉi viro al tiu virino, tiu ĉi virino al iu viro, ktp...

 "Tio ne estas malfacila afero," diris sinjorino ."Tion mi konas ankaŭ. En unu tago mi kapablas geedzigi eĉ mil da paroj.

 La rabeno parolis nenion pri tio.

       Kiam la sinjorino revenis al siaj palacoj vokis unu mil da sklavoj kaj unu mil da sklavinoj kaj geedzinigis ilin reciproke. Nokte preskaŭ ĉiuj geedzaj paroj ekkverelis kaj interbatiĝis. Tuj matene venis la paroj al sia sinjorino. Unu sklavo havis disrompitan kapon, unu sklavino havis bluaĵon sur okulo, sekva sklavo havis ŝvelitan nazon...

     La sinjorino ordonis venigi rabenon Josse. Ŝi rakontis al li pri la aferoj kaj poste deklaris: "Vi pravis. Mi vidas, ke virojn kaj virinojn povas unuigi nur la Dio."

     Subite ili ekaŭdis fortan vokon el ĉielo: "Tio ne estas facila eĉ por mi."

El la libro de Bruno Ferraro : "Další příběhy pro potěchu duše" ĉeĥe Příběhy a povídky z knih a internetu.



Labuti pirka