Post instruo

Post instruo


Bruno Ferraro


 


         Post longa komuna vivo kaj lernando ĉe iu monaĥo tri liaj lernintoj eliris al mondo. Post dek jaroj ili revenis viziti sian instruiston. La aĝa monaĥo invitis ilin: „Sidu ĉirkaŭ mi, mi ne plu povas paŝi. Rakontu al mi pri viaj travivaĵoj."


         La unua komencis: „Mi verkis multon da libroj kaj vendis milionojn da ekzempleroj," li fiere  deklaris.


         „Vi kovris mondon per papero," respondis la instruisto.


          La dua deklaris: „Mi predikis sur miloj da lokoj."


         „Vi kovris mondon per vortoj," diris al li la aĝa monaĥo.


         La tria metis antaŭ la monaĥo kusenon. „Prenu ĝin por viaj doloraj piedoj," li diris.


         La instruisto ekridetis: „Vi trovis Dion."




el libro Další příběhy pro potěchu duše - Brunno Ferraro, cxehxe Poslání - Povídky a  příběhy z knih a internetu  




Labuti pirka