Kvarfolio

Kvarfolio

el Blesk pro ženy

Laŭ statistiko oni trovas unu kvarfolion el 10.000 plantetoj de trifolio. La malfacileco trovi ĝin kaŭzis naskiĝon de superstiĉo, ke ĝi alportas feliĉon. La kvar folietoj simbolas kvar elementojn: akvo, fajro, tero, kaj aero, aŭ kvar sezonoj, sed ankaŭ kredon, esperon kaj amon.

Dum antaŭaj tempoj homoj kvarfolion metadis sub sojlon, sub liton, aŭ sub fenestron por protekti hejmon. Oni kredis, ke kiam junulino metos ĝin sub kusenon, ekvidos dum sonĝo sian venontan fianĉon.

Ĝis la jaro 2010 estis kvarfolio por sciencistoj enigmo, ĉar temas pri speco de anomalio. Krom kvarfolio oni povas trovi kvinfolion eĉ sesfolion, La rekordon en Ĉeĥio tenas naŭfolio trovita en Mikulčice.

Kaj monda rekordo estas „kvarfolio“ kun 56 folioj en Japanio. Ĝin posedas Shigeo Obara.

El ĵurnalo BLESK pro ženy, (FULMO por virinoj) Nr, 2/2021 elektis B.H.



Labuti pirka