ludo Šako
La ŝako kiel saniga terapio
Verkis : Liette Lêla
Bonfarto respondecas pri la tuta ekvilibro de nia vivo. Ĝi respon-decas tiel pri la fizika forto, kiel pri la menso de la individuoj.
Celante kvietigi kaj malstreĉigi, kelkaj psikologoj indikas ŝakludon al siaj mal-trankvilaj pacientoj.
Laŭ ili, ŝakludo helpas la kuracadon de deprimo kaj men-slaceco, ĉar ĝi stimulas la rezonkapablon de la paciento, rega-lante lin per trankvileco, ĉar ĉiu movo en la ludo portas silenton al la menso. Alia rilato al la sano estas, ke ĉe 99 % de homoj, kiuj praktikas ŝakon, ne disvolviĝas malsanoj kiel Alzheimer kaj Parkinson, kaj aliaj grandaj suferoj.
Nuntempe estas ankaŭ speciala ŝakterapio direktita al tiuj, kiuj ne kapablas sukcesi en lernejo.
Kelkaj klinikoj uzas muzikterapion kune kun la ŝako, por flegi la malsanulojn. Dum la ŝakludo oni aŭdigas muzikojn kla-sikajn kaj modernajn, instrumentajn aŭ kantatajn. Tio igas anko-raŭ pli malstreĉiga la etoson. La rezultoj estas surprizaj!
Infanoj aŭ adoleskantoj agresemaj kaj nervozaj pli bone fartas dum tiaspeca flegado, kaj estas same tiel ankaŭ lernantoj, kiuj havas malfacilon fari amikojn, malfacilon koncentri pri io, ne sufiĉan lernprofiton kaj apation.
Ni bezonas bone zorgi nian fizikan sanon, sed neniam forgesu nian mensan bonfarton, ĉar estas ĝi, kiu subtenas la san-plenan vivon. Sana menso igas sana la korpon!
Ŝakmato!
Reviziis: Célio Freitas Marti el esperanta gazeto Informilo